三宝寺池の主と魚
La spirito de la lageto Sanpouzi kaj la fiŝoj tieaj

かがり火のカット(vinjeto de bivaka fajro) 三宝寺池には、昔から主が住んでいて、その姿は蛇体であろうと伝えられています。
百年もの昔、明治の初めのころ、魚をとってはいけないきまりのある池で、ある男が、ひとりで朝から釣りをしていました。あまり釣れないので、もう少し深みのところと思い、あたりを見わたすと、ちょうど古い松の木のような大木が浮いていました。

Estas dirite, ke en la lageto Sanpouzi ekzistas spirito de malnova tempo, kaj la figuro similas al serpento. Antaŭ 100 jaroj, nome en la komenco de la erao Meizi, viro fiŝkaptadis sola de mateno en la lageto, kie oni malpermesas fiŝkapti. Li povis fiŝkapti tiel malmulte, ke li intencis iri al pli profunda loko. Ĉirkaŭrigardante li trovis flosantan grandan arbon, similan al malnova pinarbo.

これは幸いとばかり乗りうつるとどうでしょう。急に動き出して波が立ち、草や苔の生えた大木は、みるみる池の底にもぐりはじめたのです。青くなった男は、もうむちゃくちゃに泳いでやっと岸にはいあがり、死にものぐるいで、逃げて帰ったという話もあります。
Profitante la okazon li saltis sur la pinarbon. Do, kia afero! Ĝi ekmovis subite, ekondumis, kaj la granda arbo kun herboj kaj muskolo rapide subakviĝis en la profundon de la lageto. La paliĝinta viro naĝis konfuzite, kaj apenaŭ albordiĝis. Li revenis hejmen post peno, oni diras.

三宝寺には、見てはいけないふしぎな絵があります。それは池の主の姿で、まるでネッシーのような形です。それは実際に見た人が写生して、お寺に奉納したものです。それは、頭は大きなウナギのようで、耳がはえ、鋭い目とあごひげがあり、水中から腹の尾が出ています。

En la templo Sanpouzi troviĝas mirinda desegnaĵo malpermesata spekti. La desegnaĵo montras figuron de la spirito de la lageto, tute similan al Nessie. Ĝin desegnis iu, kiu vere vidis la figuron, kaj li oferis ĝin al la templo. La figuro havas kapon similan al tiu de granda angilo, orelojn, akrajn okulojn kaj barbon. El akvo elstaras naĝiloj de ĝia ventro.

そして、絵の軸の裏に、「この竜は、三宝寺池に現れたものです。明治8年の秋9月、池の中がザワザワと音がするので、岸からうかがっていると、たちまち大きな竜が現れました。それで、その形をかきとめ、後の人に伝えます。山養」と書かれています。
Sur la dorsa flanko de la kakemono estis skribite jene; "La dragono aperis en la lageto Sanpouzi. En aŭtuno, nome, septembre de la 8-a jaro de la erao Meizi aŭdiĝis bruo el la lageto, kaj kiam mi rigardis de marbordo, subite elvenis el la akvo granda dragono. Kaj mi pentris ĝin por heredi al posteuloj. De San'you."

それから後、村人たちは、日照りの年や、長く雨が降らないときには、池の岸に祭壇をつくり、三宝寺の和尚さまにおいのりをしてもらうと、きっと雨が降ると信じられてきました。
また、池の水は、関の富士見池や、杉並の善福寺池に通じているといわれます。

Depost la tempo oni kredis, ke kiam sunplenaj tagoj daŭras, aŭ kiam ne pluvas longan tempon, se oni faras altaron borde de la lageto kaj petas al la bonzo de la templo Sanpouzi preĝon al pluvado, do la espero realiĝos. La akvo de la lageto, oni diras, kondukiĝas al la lageto Huzimi en Seki kaj al la lageto Zenpukuzi en Suginami.

そして昔から、この池にいる魚の中で、頭に鳥居の形がある魚をとった者は、頭がおかしくなったり、目がつぶれ、腰などが痛むといわれています。そんなときには、三宝寺の和尚さまにおいのりをしてもらうと、その苦しみからのがれると、言い伝えられています。
Oni diras ankaŭ, ke tiu, kiu manĝis tian fiŝon en la lageto, kiu havas kapon similan al torijo, fariĝas kruela, aŭ blindiĝas, aŭ iliaj koksoj doloriĝas. En tiu okazo oni petas la bonzon de la templo Sanpouzi preĝi al pliboniĝo, kaj tiam ili povas fariĝi liberaj de la doloroj, oni rakontas.

池の涌き水は川に入り、石神井川となって、昔から下流の40の村々の大切な用水でした。そのため、水のかれることのない三宝寺池に、水の神様の弁天様を古くからお祭りし、特に毎年の「巳待のお祭」には、40の村々の代表者が、生きた小魚を池に放流して供養したそうです。そんな大切な池であるため、魚や鳥などをとることを固く禁じて、自然を大事に守りつづけてきました。

Fontoakvo de la lageto enfluas en riveron, kaj fine en la riveron Syakuzii. La akvo estis grava por 40 da vilaĝoj sub la fluo. Pro tio oni prokultis Sarasvaton, diinon de akvo de antaŭe ĉe la lageto Sanpouzi ĉiam kun sufiĉa akvo. Precipe en la festo, "Festo de Serpent-atendado" reprezentantoj el 40 vilaĝoj ellasas vivantajn fiŝetojn en la lageton, kaj porpreĝas la diinon. La lageto estas tiel grava, ke oni severe malpermesas kapti fiŝojn kaj birdojn, kaj oni konservadis tiean naturon.

三宝寺池の写真(foto de la lageto Sanpouzi)

武蔵野の面影をのこす三宝寺池
La lageto Sanpouzi kie restas figuro de malnova Tokio

更新日:2002.5.27
laste renovigita en la 27-a de majo, 2002

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)