ローソクのカット(vinjeto de kandelo) 耳塚
Orelo-Tumulo


昔、上練馬村字中ノ宮(今の春日町3丁目あたり)に、たいへん信心深いおばあさんが住んでいました。あるとき、このおばあさんが村人たちに、「もう生きているのがいやになった。わたしを土の中に埋めておくれでないか。」と頼みました。

Antaŭ longa tempo vivis tre pia maljunulino en
Nakanomiya de la vilaĝo Kami-Nerima(nuntempe, ĉirakŭ Kasugatyou 3-tyoume). Iun tagon ŝi petis al vilaĝanoj: "Jam mi enuis plu vivi. Volu enterigi min.
"

これを聞いた村人たちはびっくりして、「何を言っているんだい。そんなことはできないよ。おばあさん、そんなことを言わずに、もっと、もっと、長生きしておくれ。」と言って止めましたが、なんと言っても聞き入れません。村人たちはたいへん困って、みんなで相談しました。その結果仕方なく、おばあさんの言うとおり埋めることにしました。

Aŭdinte tion, la vilaĝanoj diris: "Kion vi diras ! Ni ne povas plenumi tian peton. Ne diru tian aferon! Vivu longe plu."
Ili tiel diris al ŝi, sed ŝi tute ne konsentis ilian konsilon. Ili embarasiĝis, kaj konsiliĝis. Post ĉio ili decidis enterigi ŝin, kiel ŝi petis.


しかし、親切な村人たちは、ただ埋めたのではさぞ苦しいだろうし、おなかもすくだろうと心配して、大きな桶を用意し、その中に水や食べ物をたくさん入れ、桶のふたに穴をあけて、それにふしをぬいた長い竹をさしこんで息のできるようにしてやりました。

Sed ĉar la bonkoraj vilaĝanoj zorgis pri ŝi, ili provizis grandan kuvon por ke ŝi ne sufokiĝu, kaj ili plenigis ĝin per multaj akvo kaj manĝaĵoj por ke ŝi ne malsatiĝu. Krome ili faris truon tra la kovrilo de la kuvo, kaj enmetis en ĝin longan bambuon forigitan je nodo por ke ŝi povu spiri.


いよいよ、おばあさんはからだを清め、鉦を持ってその桶に入り、村人たちに何度もお礼をいってから、「鉦を打つ音が聞こえなくなったら、死んだと思って線香をあげておくれ。」と言いました。村人たちは竹筒の先が塚の上に出るようにまわりから土を盛り上げ、その塚のそばに木の苗を植えました。村の人々はその後も心配して、野良仕事の行き帰りには必ず竹筒に耳をあてて鉦の音を聞いていました。

Post ĉio ŝi purigis sian korpon kaj eniris en la kuvon kun tamtamo. Post multfojaj dankaj esprimoj al la vilaĝanoj ŝi diris: "Se la sono de la tamtamo ĉesus aŭdiĝi, tiam vi pensu, ke mi mortis, kaj incensu por mi."
La vilaĝanoj kovris la kuvon per tero, atentante ke la pinto de la bambuo aperu sur la tumulo, kaj apud la tumulo oni plantis arbeton. Zorgante pri ŝi la vilaĝanoj metis orelon sur la pinto de la bambuo ĉiun fojon ire kaj revene al kampo.


そのうちに鉦の音がだんだん小さくなり、ついにはばったりと聞こえなくなってしまいました。それからしばらくして、不思議なことがおこりました。それは耳の悪い人が竹筒に耳をあてるとよく聞こえるようになったり、また花立ての筒にたまった水で耳を洗うと耳の病気がなおったりしたのです。たちまちこのことが遠くまで知れわたり、たくさんの人がお参りに来るようになりました。そして誰いうともなく「耳塚」といわれるようになりました。

Intertempe la sono de la tamtamo pli kaj pli malgrandiĝis, kaj fine la sono malaperis. Baldaŭ poste mirindaj aferoj okazis: kiam surdaj homoj metis orelon sur la bambuo, tiam ili akiris bonan aŭdpovon; aŭ, kiam homoj lavas sian orelon per akvo en la florujo, tiam ilia malsano je orelo boniĝis. La famo populariĝis, kaj multaj vizitadis la tumulon. Ne estas certe, kiu nomis, sed la tumulo estis nomita Mimizuka ( orelo-tumulo).


今でも練馬区春日町の登記所の裏の方に、道に沿って「円浄法師位」という字がきざんである石碑が、木にかこまれた塚の上にたっています。そして、ご命日の26日には、ご近所に住む篠田さんのお宅で供養を行っているそうです。

Eĉ nun sur tumulo ĉirkaŭita de arboj laŭ la vojo malantaŭe de la registrejo de tero en
Kasugatyou, Nerima staras ŝtona monumento, sur kiu estis gravurita "Enzyo-housi-i" . En la 26-a, morttage, ĉiumonate Familio Sinoda okazigas la porpreĝon al ŝi, oni diras.

石碑の写真(foto de la sxtona monumento)

登記所裏の石碑のある所 (写真提供:松浦国夫氏)
ŝtona monumento apud la registrejo de tero (fotita de S-ro MATUURA Kunio)

更新日:2002.5.27
laste renovigita en la 27-a de majo, 2002

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)