第92回世界エスペラント大会が横浜で

Okazis 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo

2007年の第92回世界エスペラント大会は8月4日から11日までみなとみらいのパシフィコ横浜で行われました。近くには大会の横断幕も見られました。この大会には57ヶ国、1900人の人が参加し、同時通訳無しで意思疎通をしました。

92-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 4-a de aŭgusto ĝis la 11-a, 2007 en Pacifiko-Jokohamo en Jokohamo. Apud la kongresejo troviĝis anonco de la UK. En la kongreso partoprenis ĝuste 1900 homoj el 57 landoj, kaj ili komunikadis sin nur en unu lingvo sen simultana tradukado.

大会では毎日、新聞が発行されます。私はこの担当でした。朝から晩までニュースを集め、タイプし、割付し、印刷所にネットで送付します。

Dum la kongreso ĉiutage eldoniĝas tiel nomata "kuriero". Mi estis unu el la ĵurnalistoj, kaj de mateno ĝis nokto ni kolektadis novaĵojn, entajpis, enpaĝigis kaj poste sendis la manuskripton al la presisto per reto.

今回の大会中は国際こども大会のほかに託児所も設置されました。また、開会に先立ち、書類の袋詰めなどがボランティアにより行われました。

Dum la kongreso, Internacia Infana Kongreseto(IIK) okazis en Jacugatake, sed ankaŭ infanvartejo en la kongresejo.Antaŭ la kongreso multaj volontuloj preparis por ĝi per enpakigo de dokumentoj.

大会の開会式は5日に会場に近いみなとみらいホールで行なわれました。いつもの堅苦しい式とは違って、今年は若者の踊りが入るなどにぎやかなものでした。

Solena inaŭguro okazis en la 5-a, en apuda konstruaĵo, La Halo de Minato-Mirai. Malsame al la kutima serena kunsido, la ĉijara estis gaja kun junulara danco ktp.

大会は一週間にわたり、各種の専門会議、情報交換、講義などが行なわれました。また、別会場のZAIMでも若者中心のプログラムが組まれました。

La kongreso okazis dum unu semajno, kaj en la kadro prenis lokon diversaj fakaj kunsidoj, interŝanĝo de informoj, lekcioj ktp. En la alia kongresejo, ZAIM programeroj por junuloj estis plenumitaj.

大会期間中には遠足も行なわれました。バスは会場前より発車します。

Dum la kongreso ankaŭ okazis ekskursoj. La aŭtobusoj startas de antaŭ la kongresejo.

大会中に世界エスペラント協会の新役員が選出され、挨拶などがありました。今度は会長はインド人で、役員にはチリや日本からも選出されました。また、いつものように、会員の質問に協会の事務方が答えるという番組もあった。

Dum la kongreso novaj estraranoj estis elektitaj, kaj ili salutis la kongresanojn. La nova prezidanto estas hindo, kaj estararnoj el Ĉilio kaj Japanio estis ankaŭ elektitaj. Kiel kutime, okazis ankaŭ la programero, Centra Oficejo respondas.


大会は11日に終了した。閉会式には八ヶ岳で国際こども大会に出席していた子供たちも顔を見せ、また、2009年に大会の行われるビアリストク市の市長が自らきれいなエスペラントで招待の演説をした。

La kongreso finiĝis en la 11-a. En la solena fermo aperis ankaŭ infanetoj ĉeestintaj en IIK. En la kunsido la urbestro de Bialistoko invitis ĉiujn partoprenantoj al la urbo, kie okazos UK en 2009 per klara kaj bona Esperanto. 

(数枚の写真は荒井敏允さんから提供されました。感謝します。)
(Kelkaj fotoj estis ofertitaj de s-ro ARAI Tosinobu, pri kio mi dankas.)

 更新日:2007.8.13
laste renovigita en la 13-a de aŭgusto, 2007

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)