第93回世界エスペラント大会に参加して
Partopreninte en la 93a Universala Kongreso de Esperanto
今年の世界エスペラント大会は世界エスペラント協会(UEA)の設立100周年を記念して、その本部のあるオランダのロッテルダムで行われた。

La 93a Universala Kongreso de Esperanto okazis ĉijare en Roterdamo, Nederlando memore al la 100-jariĝo de UEA.

オランダは干拓により作られた土地も多く、平坦なので、自転車天国である。政府も推奨しており、専用道路も整備されている。

Tre multaj bicikloj troviĝas, ĉar multa parto de la lando estas poldero, kaj ebena. La registaro ankaŭ rekomendas la utiligon de bicikloj, kaj biciklaj vojoj estas bone aranĝitaj.

会議場は町の中心にあるワールド・トレード・センターで、会場には常に人が談笑していた

La kongresejo estis Beurs-WTC situanta meze de la urbo. En la kongresejo estis ĉiam multaj kongresanoj amike konversiantaj.

大会中にUEA訪問のプログラムもあった。この建物には1962年以来、事務所が置かれている。図書庫来訪者用ショールーム図書販売所もある。

Estis programero viziti la centran oficejon de UEA. UEA tenas la oficejon en la konstruaĵo ekde 1962. Tie troviĝas biblioteko, la ĉambro por vizitantoj, librovendejo ktp.

大会中には遠足もあり、アムステルダムでの船による運河めぐり、デン・ハーグでの平和宮訪問などに参加した。

En la programero de la kongreso ekzistis ankaŭ ekskursoj, kaj mi partoprenis en la ekskursoj de Amsterdamaj kanaloj kaj de la vizito al la Pacpalaco.

会議中にカタリン・コバッツによるゴッホについての講演があったが、感動的なものだった。プロジェクターを有効に使い、多数のゴッホの絵やその背景も紹介した。

Prenis lokon ankaŭ la prelego pri "vivo kaj arto de Van Gogh" fare de Katalin Kovats. Ĝi estis emociiga, ŝi lerte utiligis projekciilon kaj prezentis liajn multajn desegnaĵojn kun ilia fono.

公開の委員会が行われ、この場で再来年の大会はキューバのハバナに決定した。

Okazis komitatana kunsido, kie decidiĝis la okazigo de UK en 2010 en Havano, Kubo.

大会旗はロッテルダムから来年の開催地ポーランドのビャウィストクにわたった。ここはエスペラントの創始者ザメンホフが生まれたところで、ザメンホフの孫のザレスキーも挨拶した。

La kongresa flago estis transdonita al Bjalistoko, Pollando, venontjara kongresurbo. En la urbo Zamenhof naskiĝis, kaj ankaŭ lia nepo, Zaleski salutis.

 更新日:2008.8.5
laste renovigita en la 5-a de aŭgusto, 2008

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)