黒板とノートのカット(vinjeto de nigra tabulo kaj kajero)

第86回世界エスペラント大会に参加して

Partopreninte en 86-a Universala Kongreso de Esperanto

2001年の第86回世界エスペラント大会は7月21日から28日までクロアチアのザグレブで行われましたが、私はこれに参加しましたので、簡単な報告をします。この大会には57ヶ国、1691人の人が参加し、同時通訳無しで意思疎通をしました。

86-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 21-a de julio ĝis la 28-a, 2001 en Zagrebo, Kroatio. Mi partoprenis en ĝi, kaj mi koncize raportas jene. En la kongreso partoprenis 1691 homoj el 57 landoj, kaj ili komunikadis sin nur en unu lingvo sen simultana tradukado.

クロアチアは旧ユーゴスラビアから、1991年に離脱して成立、首都はザグレブで、市電の似合う静かな、文化にあふれた国です。

Kroatio estiĝis en 1991, disiĝinte de iama Jugoslavio. La ĉefurbo estas Zagrebo. En la lando bone sidas tramoj, kaj ĝi estas trankvila kaj riĉa je kulturo.

大会の開会式は22日に市の中央にあるコンサートホールで行なわれた。メシッチ大統領も出席、一部エスペラントをまじえて挨拶した。

Solena inaŭguro okazis en la 22-a en la koncerta halo, kiu situas en la centro de la urbo. Ankaŭ la prezidento de Respubliko Kroatio, Stjepan Mesic ĉeestis mem, kaj festparolis iom en Esperanto.

当日の夜には「クロアチアの夕べ」もあり、華やかで楽しい民族舞踊も披露された。

En la sama tago okazis Nacia Vespero, kaj oni spektis pompajn kaj amuzajn folklorajn dancojn.

大会は一週間にわたり、各種の専門会議、講演、講義などが行なわれた。写真は「速習クロアチア語」の授業です。クロアチア語はスラブ系の言語ですが、ラテン文字を使います。

La kongreso okazis dum unu semajno, kaj en la kadro prenis lokon diversaj fakaj kunsidoj, prelegoj, lekcioj ktp. La foto montras  la lekcion, "la kroata lingvo eksprese". La kroata lingvo estas slavdevena, sed por esprimi oni uzas latinajn literojn.

また、大会期間中には遠足も行なわれ、世界遺産に登録されている、プリトヴィッツェ国立公園(写真1写真2)、チトー元大統領の生家があるクムロベッツなどが好評であった。

Dum la kongreso ankaŭ okazis ekskursoj. Interalie, La Nacia Parko Plitvice (foto1, 2), kiu estas registrita kiel monda heredaĵo, kaj Kumrovec, kie estas naskiĝdomo de iama prezidento Tito, gajnis bonan reputacion inter la partoprenintoj.

大会は28日に終了し、我々はそのあとイタリアのミラノへ行った。ここでは地元のエスペランティストと交歓した。ここミラノはドゥオーモが有名で、やはり、市電が交通機関として活躍している。

La kongreso finiĝis en la 28-a, kaj poste ni iris al Milano, Italio. Tie ni havis modestan bankedon kun tieaj samideanoj. La urbo estas fama pro Duomo --La Granda katedralo. Ankaŭ en la urbo tramo estas grava trafikilo.

更新日:2002.5.27
laste renovigita en la 27-a de majo, 2002

目次へ戻る(Reiru al la enhavo)